Aŭtoro: Sándor Petőfi | traduko de: Kálmán Kalocsay |
La kokino de l' patrinoPanj' kokino, kio estas?ĉu vi en la ĉambro nestas? Dio fakte vin favoras, via stato ege floras. Ŝi, jen, ĉirkaŭkure klukas, eĉ la keston ŝi surflugas, oni ĉion ĉi toleras, el la ĉambro ŝin ne pelas. Peli? Ho! Ŝin oni ŝate kiel turton nutras flate, ŝi el grajnoj elektadas, reĝo ne pli brile statas. Panj' kokino, por ĉi ĉio estu en vi devkonscio, kaj klopodu laŭ la povo: al patrin' ne manku ovo. Hundo Hirt, orelu bone, mi parolas nun admone: Longe servas vi ĉe l' domo kun la brav' de brava homo. Ankaŭ de nun brave vivu, kokinsangon ne soifu, estu al ŝi frat-inklina; ŝi 'stas sola hav' patrina. |